Usona Orienta Societo | ||
---|---|---|
erudicia societo akademia eldonejo eldonejo | ||
Komenco | 7-a de septembro 1842 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | New Haven | |
Situo | Ann Arbor | |
Agareo | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Usona Orienta Societo (angle American Oriental Society, akronime AOS) estas orientalisma erudiciula societo fondita en 1842.
La AOS estis fondita la 7-an de septembro 1842 sub Masaĉuseca leĝo, igante ĝin unu el la plej malnovaj usonaj sciencaj societoj [1] kaj la plej malnova dediĉita al aparta kampo de esplorado [2]. Ĝiaj fakoj inkludas la apogon al filologio, literatura kaj tekstkritiko, paleografio, epigrafio, lingvistiko, biografio, arkeologio kaj la historio de ideoj kaj amaskomunikilaro en orientaj kulturoj.
Ilia celo estas priskribita en iliaj statutoj jene:
"La amplekso de la celo de la Societo ne estas limigita per tempaj limoj: Ĉiuj sinceraj studentoj de homo kaj liaj verkoj en Azio, en kia ajn periodo de historio estas bonvenigitaj al membreco."
"La amplekso de la celoj de la societo ne estas ligita per iuj tempolimoj: ĉiu, kiu estas serioze engaĝita al la studo de homo kaj lia laboro en Azio, sendepende de la historia periodo, estas bonvena kiel membro."
La AOS estas proksime ligita al Universitato Yale kaj ĝia librokolekto ankaŭ estas integrita en ilian bibliotekon. La AOS publikigas la ĉiujaran revuon The Journal of the American Oriental Society kaj la American Oriental Series. Prezidantoj de la AOS inkludis Theodore Dwight Woolsey (1801-1889), James Hadley, William Dwight Whitney, Daniel Coit Gilman (1831-1908), William Hayes Ward (1835-1916), Crawford H. Toy (1836-1919), Morris Jastrow, Jr. (1861-1921), Franz Rosenthal, Hans Gustav Güterbock kaj Thorkild Jacobsen (1993).